Fermer

Faire un don

Rappel des status de l'association FORMINDEP

Article 8 - Ressources

Le conseil d’administration, en cas de doute, s’assure que l’origine des dons, avantages ou subventions proposés à l’association ne contreviennent pas aux objectifs de l’association précisés dans l’article 2 des présents statuts.

Les ressources de l’association comprennent :

Le Formindep étant une association reconnue d’intérêt général, faire un don génère l'envoi par courriel d'un reçu fiscal permettant une réduction d'impôt.


l'association Formindep

S'abonner à notre lettre d'information

Espace Adhérents

Oktobro estas la monato de la promocio de elspuraĵo de mamkancero. Rozkolora oktobro ĉi-jare komencis en septembro ! Fakte, du studoj ĵus estis prezentitaj kiel fidinda kaj permanenta solvo al la diskutado ĉirkaŭ la valoro de sistema mamografaĵo. Ve, tiuj komunikaĵoj estas prefere reklamoj ol vera scienco.

La studoj, kiuj argumentas tiun kampanjon, ne estas tre konvinkaj. Iliaj aŭtoroj havas grandajn konfliktojn de intereso, aŭ estas suspektataj de fraŭdo pri aliaj eldonaĵoj.

Tiu ĉi komunikaĵo el la Formindepo resumas la pruvojn kontraŭ tia promocio de la sistema mamografaĵo. Ĝi estos sekvata de pli detalaj eldonaĵoj.

Du studoj estis prezentitaj kiel fidinda kaj permanenta solvo al la diskutado ĉirkaŭ sistema mamografaĵo. Tiun ĉi kontestas la Formindepo per sia sendependa analizo. Fakte, la artikolo de Niksono, kiu konkludas ke la nivelo de evidenteco, laŭ kiu sistemaj mamografaĵoj reduktas je 49% la mortadon de mamkancero, estas tre malalta, tiel ke tiu aserto estas tre dubinda. Tion agnoskas la aŭtoroj en sia resumo, dirante ke ili ne povis kontroli biasojn. La samaj aŭtoroj eldonis samtempe meta-analizon de studoj, kiuj havas ankaŭ tre malalta nivelo de evidenteco, dum ili ekskludis bonajn studojn, kiuj de multaj jaroj konkludis ke sistemaj mamgrafaĵoj mankas efikecon. La dua studo de Puliti kaj Duffy koncernas superdiagnozojn, kiujn ili konsideras esti ene de gamo de 1 al 10%. Tiu studo estas ankaŭ tre biasa, ĉar ili forigis el sia analizo studojn en kiu "la efekto de la antaŭ-diagnozo" ne influis la mezuron de superdiagnozoj. Tiel multaj referencaj studoj estis ekskluditaj, el kiuj du bonegaj studoj analizitaj de la Formindepo : tiu de Zahl en 2008, kaj tiu de Junod en 2011. La revuo "Preskribi" en 2006, post zorga analizo, konkludis ke superdiagnozoj okazas inter 30 kaj 50% de sistemaj mamografaĵoj.

Fine, je la komenco de tiu nova kampanjo, la Formindepo ankaŭ memoras la problemon de gravaj konfliktoj de intereso en tiu kampo. Tiel la Formindepo alarmis en aprilo 2012 la Lancet pri la grandaj konfliktoj de intereso de la patro de mamografio, László Tabar, sveda aŭtoro de eseo en 1985, kiu kondukis al la efektivigo de sistemaj mamografiaj programoj en Eŭropo. László Tabar tenas diversajn lukrajn okupiĝojn por pluraj firmaoj specialigita en medicina bildigo (konsultisto, majstro, medicina kaj scienca komitatano). Li estas ankaŭ kunproprietulo de la patento pri sistemo interfaco/workflow pri brustbildoj, kaj ĝenerala direktoro de entrepreno specialigita en trejnado por legi mamografaĵojn (jara spezo taksata je inter 1 kaj 2,5 milionoj da dolaroj). Tiuj konfliktoj de intereso neniam estis raportita de tiu aŭtoro. Kial tiaj forgesoj, kiuj malobeas ĉiujn internaciajn regulojn de publikigo ? Plie, en marto 2006, sendependaj aŭtoroj montris ke la tre favoraj rezultoj de la studo de Tabar kaj Duffy ne kongruas kun la oficialaj datenoj de efikeco kaj mortado de mamkancero en Svedio. Tiuj faktoj ege damaĝas la fidindecon de Stephen Duffy. Fine, nia analizo kondukas nin al konkludi ke multaj aŭtoroj estas en cirkla rezonado, t.e. ke ili taksas tion, kion ili estas respondecaj promocii. La risko de cirkla rezonado estas identa kun tiu de financa konflikto de intereso, t.e. perdi lucidecon, justecon kaj liberecon. Estas malfacile akcepti ke oni trompiĝis en multnombraj eldonaĵoj, kaj estas natura tendenco al selekti ĉion, kiu iras en la direkton de tio, kion ni diskutis pli frua, forĵetante ĉion, kiu iras en la kontraŭan direkton.

La profito / risko rilatumo, eldonita de la Cochrane Kunlaborado, el studoj de bona nivelo de evidenteco, el kontrolitaj provoj, estis kalkulita de 2000 virinoj partoprenantaj en sistema mamografaĵo de 10 jaroj. Unu evitis antaŭtempan morton de mamkancero dum 10 estis viktimoj de superdiagnozo, kaj de nenecesa kaj danĝera traktado ĝi kaŭzas. La risko / profito rilatumo de 1 kontraŭ 10 tre malsamas tiun, kiu emerĝas de freŝaj eldonaĵoj. Por justaj kaj sendependaj informoj, la Formindepo ebligas por virinoj la tradukon de la informa broŝuro de Peter GØTZSCHE el la Dana Cochrane Kunlaborado.

Saisissez votre message

AVERTISSEMENT : les commentaires postéés en r&eacaute;ponse aux articles n'engagent pas le Formindep et sont publiés sous la seule responsabilité de leurs auteurs.

Le forum bénéficie d'une modération a priori. Les commentaires anonymes ou identifiés par un pseudo, ou ne respectant pas les règles légales ou de bienséance ne seront pas publiés.


Kiu vi estas ?